terça-feira, 21 de julho de 2015

Senutilas Rezistenco




Senutilas Rezistenco
(Scienco-fikcia Eseo)

La konsilio de UN finanoncis la alvenon de la tutmonda gubierno, longe atendata de granda parto de la homa socio. La amaskomunikiloj, per ĉiuj kanaloj de la kvar blokoj ekonomiaj, informadis celebre al ĉiu civitano de la terglobo. Nun, definitive, pere de unu sola gubierno kaj monero, la fina paŝo por la nova mondo povos esti baldaŭ konkretigata.

Ĉe iu ĵurnalo, tiel legiĝis: “nun, kiam nia planedo estas jam borde de ‘l kolapso rilate ties rimedo-kapablojn, finfine ni povos reekvilibrigi la sistemon per globskala kontrolado, kaj de niaj populacioj, kaj de niaj konsumo-numeroj.”

Televide, iu raportis: “tiu ĉi momento estis neevitebla, ŝulde al la tuta senkontrolo el niaj konsumo-merkatoj. Ĉifoje, tamen, ĉiu homestulo estos enkadrata ĉe nia tutmonda reto, kio absolute evitos grandajn ekscesojn de iuj sur aliaj.”

En radio, komentisto alarme diradis: “nun estas la fino! Ekde nun, ĉiu persono estos devigata akcepti la ĉip-implanton por siaj financo-movoj; kontraŭe, oni estos aŭtomate enprizonigita. Ĉu vi povas vidi, geamikoj, la terurajn implicojn venontajn el ĉi tio?”

Protestoj ekabundis en pluraj regionoj de nia planedo, tra ĉiuj kontinentoj. “Kiel oni povas devigi por ĉiuj tiun virtualan moneron? Tio estas absurdo!” En alia parto de la mondo, ĉe granda afiŝo portata de grupo, legiĝis: “jam sen privateco, ili volas rabi niajn mensojn! Ne al ĉi tiu abomeno!” Ali-kontinente, grandega grupo en marŝo kriadis: “Ne, ne; ne al totalitarismo. Preferas ni la morton ol fariĝi komunistoj.”

Aliparte de la mondo, en sekreta distrikto subterena, la ĵus elektintaj nov-mond-regantoj akompanadis ĉion tre atenteme. Inkluzive, de multaj personoj, ili povis eĉ mezuri la biologi-reagojn koncerne la okazaĵojn. Tiel, sekve al preskaŭ 24-hora kunspektado de la noticoj kaj rezultoj mondskale, iu el ili ĉiujn kunvokis por la fina decido.

“Karaj. Kiel ni povas vidi, ne ĉiuj ankoraŭ volonte eniros nian novan reĝimon. Do, ĉu ni lanĉu jam nian lastan strategion?” “Kioma procento jam brakumis kaj volontule ĉeestas en niaj datum-bazoj?” “Preskaŭ 80% jam de la monda populacio.” “Hum… Kaj tiu 20% konsistas praktike el la samaj rezistenco-grupoj ĉiamaj, ĉu ne?” “Jes ja sinjoro.” “Bone do. Ni atendu plian semajnon sen pluaj reklam-instigoj."

"Se tiuj ne povas vidi la neceson kaj la bonon el ĉi tio, por nia tuta homaro, bedaŭrinde, ni devos altrudi ilin.” Ĉiuj la aliaj kapjesis. “Por unu semajno, do, sinjoroj?” “Ekzakte, oficialo. Se, dum tiu tempo, ili ne ŝanĝos sian pozicion, venonta-lunde, sur ĉiujn tiujn grupojn, vi liberu niajn nano-maŝinojn. Se ili ne venas propra-vole, spite al ĉiuj niaj klopodoj, ili eniros la reĝimon ajnamaniere. La tempo de la senordo ne plu elteniĝas de nia Tero."


Leonardo la Janz, 12/7/15.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*